Distrikto Kitzingen

blazono mapo
Wappen des Landkreises Kitzingen situo de la distrikto en Germanio
Bazaj datumoj
Federacia Lando: Bavario
Distriktaro: Malsupra Frankonio
administra urbo: Kitzingen
areo: 684 km²
loĝantoj: 93 247 (decembre 2022)
loĝantoj po km²: 130
aŭtokodo: KT
municipokodo: 09 6 75
komunumoj: 31
administreja adreso: Kaiserstr. 4
97318 Kitzingen

La distrikto Kitzingen situas en la distriktaro Malsupra Frankonio (Unterfranken) de la germana federacia lando Bavario. Administra centro estas la samnoma urbo Kitzingen. La distrikto havas areon de 684 km², kaj fine de la jaro 2022 ĝi havis 93 247 loĝantojn.

La distrikto situas en la sudoriento de la distriktaro, oriente de la urbo Würzburg. Najbaras norde la distrikto Schweinfurt, oriente la distrikto Bamberg, sudoriente kaj sude la distrikto Neustadt an der Aisch-Bad Windsheim kaj okcidente la distrikto Würzburg. Granda parto de la distrikta areo apartenas al la arbara regiono Steigerwald.

la vilaĝeca Hohenfeld, urboparto de Kitzingen



From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne